Trayvon MARTIN (naskiĝis la 5-an de februaro, 1995; mortis la 26-an de februaro, 2012) estis senarmila afrika-usona adoleskanto kiun la 28-jara George ZIMMERMAN mortpafis en la orientmeza florida urbo de Sanford, apud Orlando. Zimmerman priskribis la mortpafon kiel memdefendon.[1][2] En la kunteksto de usonajrasaj tensioj, la cirkonstancoj ĉirkaŭ la murdo de Martin ricevis internacian atenton kaj ekkaŭzis multnombrajn krimenketojn.
La gepatroj de Trayvon Martin, patro Tracy Martin kaj patrino Sybrina Fulton, ĉe manifestacio en Union Square, la 21-an de marto 2012, kontraŭ la pafada morto de Trayvon. Bildo: David Shankbone